Jens Seipenbusch
Aspekto
Jens Seipenbusch | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1968 (56-jaraĝa) en Wuppertal | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Monastero Ruhr-Universitato vd | |
Partio | Piratpartio de Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | fizikisto politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jens Seipenbusch (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1968[1] en Wuppertal) estas prezidanto de la politika partio Piratenpartei Deutschland.[2]
Politiko
[redakti | redakti fonton]Jens Seipenbusch jam inter majo 2007 kaj majo 2008 estis prezidanto de la partio kaj ĝis julio 2009 estis ties vicprezidanto.[3] En la partia kongreso de la 4-a de julio 2009 en Hamburgo li per 56 % de la voĉoj[4] reelektiĝis partia prezidanto.
Li interalie kunlaboras pri la fundamenta partia programo [5].
Vivo
[redakti | redakti fonton]Jens Seipenbusch studis fizikon en la universitato de Monastero (Germanio), kie li post la finstudo iĝis vicgvidanto de la informadika servo de la jura fakultato. Krome li en la fakultato membras en la ekzamena kaj la komputila komisionoj. Li loĝas en Monastero kaj estas edzo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- germanlingva intervjuo kun Jens Seipenbusch en la retejo "Elektrischer Reporter" ("elektra raportisto")
- plia intervjuo kun Jens Seipenbusch en la retejo "Cicero" ("cicerono") Arkivigite je 2009-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ informoj pri Jens Seipenbusch en la retejo "abgeordnetenwatch.de"
- ↑ Kai Biermann: artikolo Aus den Piraten wird eine Partei (germanlingve, "El la piratoj iĝas partio"). En la retejo de la gazeto "Die Zeit", la 4-an de julio 2009.
- ↑ informoj pri Jens Seipenbusch en la retejo de lia partio. Arkivita el la originalo je 2009-04-16. Alirita 2009-04-16.
- ↑ germanlingva artikolo el la gazeto "FAZ": Seipenbusch führt Piratenpartei ("Seipenbusch gvidas piratopartion")
- ↑ vikipediista paĝo en la partia vikio[rompita ligilo]